Helpo de LibreOffice 26.2
La lingvo kiun vi elektas por via dokumento determinas la vortaron uzatan por la literumado, tezaŭron kaj vortdividon, la uzatajn dekuman kaj milan disigilojn, kaj la aprioran valutan formaton.
La lingvo kiun vi elektas aplikiĝas al la tuta dokumento.
Ene de la dokumento, vi povas apliki apartan lingvon al iu ajn alinea stilo. Tio havas prioritaton super la lingvo de la tuta dokumento.
Vi povas asigni lingvon al elektitaj teksteroj en alineo, ĉu per rekta formatado ĉu per signa stilo. Tiu asigno havas prioritaton super la alinea stilo kaj la dokumento.
Elektu . Iru al Lingvoj kaj lokaĵaroj – Ĝenerale.
Sub Aprioraj lingvoj por dokumentoj, elektu la dokumentan lingvon por ĉiuj nove kreitaj dokumentoj. Se vi ŝaltas Por nur la aktuala dokumento, via elekto aplikiĝos al nur la aktuala dokumento. Fermu la dialogon per Akcepti.
Metu la kursoron en la alineon kies alinean stilon vi volas modifi.
Malfermu la kuntekstan menuon kaj elektu Alineo - Redakti stilon. Tio malfermas la dialogon de Alinea stilo.
Elektu la langeton Tiparo.
Elektu la Lingvon kaj alklaku Akcepti.
Ĉiuj alineoj formatitaj per la aktuala alinea stilo havos la elektitan lingvon.
Elektu la tekston al kiu vi volas apliki lingvon.
Elektu Formato - Signo. Tio malfermas la dialogon Signo.
Elektu la langeton Tiparo.
Elektu la Lingvon kaj alklaku Akcepti.
En LibreOffice-Tabelilo, elektu Formato - Ĉeloj kaj daŭrigu tiel.
Open the Styles window and click on the Character Styles icon.
Alklaku la nomon de la signa stilo al kiu vi volas apliki alian lingvon.
Maldekstre alklaku por malfermi la kuntekstan menuon kaj elektu por malfermi la dialogon .
Elektu la langeton Tiparo.
Elektu la Lingvon kaj alklaku Akcepti.
Nun vi povas apliki la signostilon al via elektita teksto.
Vortarojn oni disponigas kaj instalas kiel kromprogramojn. Elektu por malfermi la paĝon pri vortaroj en via apriora retumilo.
Elektu vortaron el la listo de priskriboj. Alklaku la titolon en priskribo de vortaro kiun vi volas ekhavi.
En la sekva paĝo, alklaku la bildsimbolon Ekhavi ĝin por elŝuti la vortaran kromprogramon. Notu la dosierujon al kiu via retumilo elŝutas la dosieron. Elŝutu pliajn vortarojn laŭplaĉe.
En LibreOffice, elektu kaj alklaku Aldoni por instali la elŝutitajn kromprogramojn.
Post kiam vi instalos la kromprogramojn, vi devus fermi LibreOffice (inkluzive de la Quickstarter), kaj restartigi.
Normala instalo de la programo LibreOffice disponebligos al vi uzantinterfacon (UI) en via elektita lingvo.
La plejparto de uzantoj elŝutas la version en la usona angla, kiu havigos al vi anglalingvajn menuajn komandojn kaj anglalingvan helpon. Se vi volas alian lingvon por la menuoj (kaj por la helpo, se ĝi haveblas en tiu lingvo), ŝanĝu la uzantinterfacon jene.
Elektu .
Elektu alian uzantinterfacan lingvon en la listujo “Fasado”.
Alklaku Akcepti kaj restartigu LibreOffice.
Se la listujo ne enhavas la lingvon kiun vi volas, rigardu “Aldoni pliajn interfacajn lingvojn”.